jaro 2022 superrigardo |
jaar 2022 overzicht |
januaro 2022
|
januari 2022
|
07/01 "KULTURA VESPERO" gvidas Klaas Dijkstra (BE-NL)
kun ĉefa celo: kunligi membrojn kaj simpatiantojn en amika etoso. |
07/01 "KULTUURAVOND" onder leiding van Klaas Dijkstra (BE-NL)
met hoofddoel : leden en sympathisanten samenbrengen in een vriendelijke sfeer. |
09/01 dimanĉe "NOVJARA REGALO"
NULIGITA kun ĉefa celo: kunligi membrojn kaj simpatiantojn en amika etoso. |
09/01 zondag "NIEUWJAARSRECEPTIE" GEANNULEERD
met hoofddoel : leden en sympathisanten samenbrengen in een vriendelijke sfeer. |
14/01 Ivo Schenkel (BE): “La Afrikansa: Esperanto de Sudafriko, aŭ Ido de la Nederlanda”
Prelego pri la historio kaj evoluo de la afrikansa ekde la alveno de la nederlandaj ŝipanoj en Sudafriko, nuna stato kaj perspektivoj en la estonto. Influo de la anglaj enmigrintoj al la lingvo. Ĉu ekzistas paraleloj kun Esperanto? Ekzemploj, prononco kaj facile kompreneblaj kantoj. Ĉar certe troviĝos spertuloj inter la spektantoj, ni atendas viglan diskuton post la prelego. |
14/01 Ivo Schenkel (BE): “Afrikaans: Esperanto van Zuid Afrika, of Ido van het Nederlands”
Voordracht over de geschiedenis en ontwikkeling van het Afrikaans sinds de aankomst van de Nederlandse zeevaarders in Zuid-Afrika, de huidige toestand en vooruitzichten van de taal. Invloed van ook Engelstalige immigranten. Bestaan er aanraakpunten met het Esperanto? Voorbeelden, uitspraak en een paar gemakkelijk verstaanbare liedjes. Aangezien er zich tussen de aanwezigen ongetwijfeld deskundigen zullen bevinden, verwachten wij een geanimeerde discussie na de voordracht." |
21/01 Anna Lowenstein (UK) "Kial plenkreskuloj legas Harry Potter?"
La libroj pri Harry Potter estis verkitaj kiel infanlibroj. Do, kial tiom da plenkreskuloj estas frenezaj pri ili? – ĝis tia grado, ke ili kvazaŭ mense vivas en la magia lernejo, kie Harry kaj liaj geamikoj studis. Ankaŭ Anna Lowenstein ege ŝatas tiujn librojn – kaj cetere, ĉu vi memoras, ke antaŭ multaj jaroj Marjorie Boulton prelegis pri ili ĉe la Internacia Kongresa Universitato? Sekvante en la spuroj de tiu fama esperantistino, Anna provos klarigi la magion de Harry Potter al tiuj el vi, kiuj sendube trovas la entuziasmon de la fanatikuloj nekomprenebla kaj ekstermezura. |
21/01 Anna Lowenstein "Kial plenkreskuloj legas Harry Potter?"
De boeken over Harry Potter zijn geschreven als kinderboeken. Waarom zijn volwassenen er dan zo gek van? – zelfs zoveel dat ze in gedachten leven in de tovernaarsschool, waar Harry en zijn vrienden studeerden. Ook Anna Lowenstein houdt erg van die boeken – en overigens, weet je nog dat jaren geleden Marjorie Boulton een lezing erover gaf bij de Internacia Kongresa Universitato? De sporen van die beroemde Esperantist volgend, probeert Anna de magie van Harry Potter te verklaren aan diegenen van u, die ongetwijfeld het enthousiasme van de fanatici onbegrijpelijk en buitenproportioneel vinden. |
28/01 Jean Bosco Malanda (CD) "Vivo en Kongo DR"
La temo estas : Al la malkovro de la Demokratia Respubliko Kongo. Mia prelego havas tri partojn: Kongo kiel mirinda lando Kongo kiel paradoksa lando Esperanto Movado en Kongo. |
28/01 Jean Bosco Malanda (CD) "Leven in Congo DR"
Het thema is : Over de ontdekking van de Demokratische Republiek Kongo. Mijn lezing heeft drie delen: Kongo als kiel wonderbaarlijk land Kongo als paradoxaal land de Esperanto-beweging inKongo. |
februaro 2022
|
februari 2022
|
4/02 Jean Marc Leclercq (FR) “Okcitanio, gxia lingvo kaj kulturo”
Kaŝita per la politiko de la franca ŝtato kiel multaj aliaj kulturoj, la okcitana kulturo jam havas mil jarojn. Ĝi estas la plej vasta de la tuta lando kaj kuŝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo, enhavanta tri montarojn : Pireneoj, Alpoj kaj Centra Masivo. Malkovru la ĉarmon de ĝia malnova historio, sekvo de la romia kaj vizigota civilizacioj, ejo de la mezepoka literatura skolo de la Trobadoroj, la poetoj, kiuj elpensis la Amon, kaj eksciu kio restas hodiaŭ de ĝi. |
4/02 Jean Marc Leclercq (FR) “Occitanie, taal en kultuur”
Verborgen door het beleid van de Franse Staat, zoals vele andere culturen, is de Occitaans cultuur als 1000 jaar oud. Het is de meest uitgebreide van het hele land en bevindt zich tussen de Atlantische Oceaan en Middellandse Zee met drie gebergten: de Pyreneeën, de Alpen en het Centraal Massief. Ontdek de charme van zijn oude historie, als vervolg op de Romeinse en Visigotische beschavingen, het gebied van de Middeleeuwse literaire school van de Trobadours, de dichters die de Liefde uitvonden en leer wat er vandaag de dag nog van rest. |
11/02 John Wells (UK): "Lingva Seminario: verso, verŝo, versto; komenc(iĝ)i kaj fin(iĝ)i"
John Wells estas renoma Esperantisto kaj emerita profesoro pri fonetiko. Perfekta persono por nin klerigi pri la melodio en la parolata lingvo kaj aliaj sekretoj kiel gramatikaj ĉu fonetikaj kaptiloj. Estas defio por bone distingi la nuancaj diferencoj en sono kiu implikas grandan diferencon en la signifo de la vorto. |
11/02 John Wells (UK): "Lingva Seminario: verso, verŝo, versto; komenc(iĝ)i kaj fin(iĝ)i"
John Wells is een gerenommeerd Esperantist en emeritus professor Fonetiek. Een perfecte keuze om ons de melodie in de gesproken taal en andere geheimen zoals grammaticale danwel fonetische vallen bij te brengen. Het is een uitdaging om genuanceerde verschillen in de toon te onderscheiden, welke een groot verschil in de betekenis van het woord teweegbrengen. |
18/02 Amri Wandel (Israelo) "Ĉu ekzistas vivo sur la aliaj planedoj?"
Ĉu ekzistas vivo ekster-tera? La demando estas antikva sed en la lastaj jaroj la respondo aspektas pli proksima ol iam antaŭe. La NASA-misio "Perseverance" serĉas antikvajn vivspurojn sur Marso, dum la spac-teleskopo James Webb provos trovi vivsignojn en ekster-plandedoj de foraj sunsistemoj. Amri, kiu jam du jardekojn esploras instruas pri astrobiologio kaj la serĉo de ekstertera vivo en la Universitato de Jerusalemo, provos klarigi kiujn novaĵojn ni povas atendi en la proksima estonteco. |
18/02 Amri Wandel (Israel) "Bestaat er leven op andere planeten?"
Bestaat er buitenaards leven? De vraag is zeer oud, maar laatste jaren lijkt het antwoord dichterbij dan ooit. De NASA-missie "Perseverance" zoekt oude sporen van leven op Mars, terwijl de ruimtetelescoop James Webb levenstekens van planeten in verre zonnenstelsels te vinden. Amri, die als decennialang astrobiologie en de zoektocht naar buitenaards leven bestudeert en onderwijst in de Universiteit van Jerusalem, probeert uit te leggen welk nieuws we in de nabije toekomst kunnen verwachten. |
25/02 Mikaelo Bronstein (RU) "Mi stelojn jungis al revado"
(Ekflugo kaj falo de SEU – la plej forta landa E-asocio) Dum multaj jaroj estis skrupule kolektataj materialoj por la romano, verkita de Mikaelo Bronŝtejn. La dokumentoj, eltrovitaj en la plej famaj bibliotekoj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, atestoj de la forpasintaj esperantistoj tiuepokaj, arkivaĵoj, akiritaj diverslande, fidinde montras la dudekjaran marŝadon de Sovetrespublikara Esperantista Unio supren – al la zenito de sia gloro – kaj poste suben – al plena pereo, konvinke prezentante la kaŭzojn de tiaspeca finalo. Tion kurte prezentas Mikaelo en sia prelego. |
25/02 Mikaelo Bronstein (RU) "Ik koppelde sterren aan mijn dromen"
(Oprichting en val van SEU - de sterkste nationale Esperanto-vereniging) Mikaelo verzamelde vele jaren lang scrupuleus materialen voor de roman. De documenten werden gevonden in de bekendste bibliotheken van Moskou en Sint-Petersburg, getuigenissen van de overleden esperantisten van die tijd. Diverse archiefstukken, bekomen uit verschillende landen tonen de twintigjarige opmars van de Esperantisten Unie van de Sovjet-republiek - naar de zenit van zijn glorie - en het daarop volgend verval - tot het gehele verlies, met overtuiging de oorzaken blootleggend van zo een einde. Dit alles zal Mikaelo beknopt weergeven in zijn voordracht. |
27/02 dimanĉe 14h ĜENERALA JARKUNSIDO DE LA VERDA STELO"
Okazos la Ĝenerala jarkunsido kun jarraportoj pri financoj kaj aktivecoj, elekto de nova estraro. Kunsido okazas en la sidejo de La Verda Stelo en Antverpeno kaj samtempe en ZOOM. Kodon oni trovas en la invitletero kiun ni sendis per ordinara letero kaj retmesaĝo. |
27/02 zondag 14h ALGEMENE VERGADERING VAN "LA VERDA STELO"
Op deze zondagnamiddag is de Algemene jaarvergadering gepland met jaarrapporten over financiën en activiteiten, verkiezing nieuw bestuur. De vergadering vindt plaats in de ruimte van La Verda Stelo in Antwerpen en tezelfdertijd in ZOOM. De code kan je vinden in de brief die we met gewone post verzonden en in de boodschap in je mailbox. |
marto 2022
|
maart 2022
|
4/03 Loic Rossi (FR) "La fiziko en via poŝtelefono"
Via poŝtelefono estas koncentraĵo de teĥnologio, kiu havas la funkciojn de multaj diversaj aparatoj. Kvankam la teĥnologio uzata estas relative nova, ĝi baziĝas sur fizikaj leĝoj kiuj povas esti konataj de jarcentoj ! En tiu prelego, ni esploros la fizikon kiu estas uzata por funkciigi vian poŝtelefonon. |
4/03 Loic Rossi (FR) "Fysica in jouw zak-telefoon"
Uw zak-telefoon (of "smartphone") is een toestel met een hoge concentratie aan technologie en heeft de functies van veel verschillende apparaten. Hoewel de gebruikte technologie relatief nieuw is, is dit gebaseerd op wetten van de fysica die reeds eeuwen bekend zijn. In deze voordracht verkennen we de fysica die aangewend wordt om uw telefoon te doen werken. |
11/03 Yves Nevelsteen (BE) "Vikipedio"
Yves Nevelsteen, aŭtoro de manlibro pri Vikipedio kaj aktiva vikipediisto, prezentos la retan enciklopedion Vikipedio kaj la agadon por ĝin plibonigi kaj pli utiligi, interalie pere de fonduso Instigo kaj la asocio Esperanto kaj Libera Scio. Li donos konkretajn ekzemplojn, kiel ankaŭ vi mem povas kontribui, kaj rakontos pri progresoj kaj defioj. |
11/03 Yves Nevelsteen (BE) "Wikipedia"
Yves Nevelsteen, auteur van een handboek over Wikipedia en een actieve Wikipediaan, zal de online encyclopedie Wikipedia presenteren: hoe deze verbeteren en nuttiger maken, onder meer via het Instigo-fonds en de vereniging Esperanto kaj Libera Scio? Hij zal concrete voorbeelden geven van hoe ook jij een bijdrage kunt leveren, en vertellen over successen en uitdagingen. |
18/03 Koffitche Koufionou "Vivo en Togolando"
Dank' al Esperanto kaj interreto ni povas vojaĝi tra la mondo. Ĉi foje gastigos nin Togolando. Por ekscii pli venu kaj ĝuu la prelegon. |
18/03 Koffitche Koufionou "Leven in Togo"
Dankzij Esperanto en het internet kunnen we reizen doorheen de wereld. Deze keer komen we in Togo. Om meer te weten te komen: bezoek ons (virtueel) en geniet van de voordracht. |
25/03 Bernhard Tuider (AT) "Esperanto Muzeo en Vieno"
La titolo de la prelego estas fakte "La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko". La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo – fonditaj en 1927 kiel „Internacia Esperanto-Muzeo en Wien“ – fariĝis en sia preskaŭ centjara kolekta laboro tre ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas diversajn dokumentojn kaj arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donas superrigardon pri la historio, havaĵo, celoj kaj projektoj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo. |
25/03 Bernhard Tuider (AT) "Esperanto Museum in Wenen"
De titel van de lezing is eigenlijk "Het Esperantomuseum en de Collectie voor Plantalen van de Oostenrijkse Nationiale Bibliotheek". De Collectie voor Plantalen en het Esperantomuseum – gesticht en 1927 als „Internationaal Esperanto-Museum in Wenen“ – is gedurende zijn bijna honderdjarige verzamelwerk een zeer uitgebreide vakbibliotheek geworden voor Esperanto en interlingvistiek. Het instituto is niet alleen een bibliotheek en museum, maar verzamelt sinds de stichting ook verschillende documenten en archieven van belangrijke personen en instanties in het brede veld van interlingvistiek. De voordracht geeft een overzicht van de geschiedenis, inventaris, doelen en projecten van de Collectie voor Plantalen en het Esperantomuseum. |
aprilo 2022
|
april 2022
|
1/04 Arta vespero "Cxe lumo de Lignofajro" gvidas Klaas Dijkstra
La Verda Stelo portas la Internacian Vesperon al la reto. Ni petis kelkajn homojn prezenti 1 aŭ 2 pecojn sur nia virtuala podio. Varmigu vin ĉe muzikaj flamoj! |
1/04 "Bij het licht van een kampvuur" onder leiding van Klaas Dijkstra
La Verda Stelo brengt de Internationale Avond naar het net. We vroegen een aantal mensen 1 om of 2 stukken te brengen op ons virtueel podium. Warm je op aan onze muzikale vlammen! |
8/04 Costantine Mashauri "Vivo en Tanzanio"
Bonvolu ne maltrafi prelegon pri Tanzanio la orientafrika lando, situanta borde de la Hinda Oceano en la orienta parto de la kontinento Afriko. Kun la plej belaj vidindaĵoj kaj heritaĵoj de la mondo ĝi estas konata kiel la lando de Kilimancaro, Serengeti kaj Zanzibaro. La lando kiu semis esperanton en multaj landoj de la orienta, centro kaj suda parto de Afriko. Vojaĝu virtuale kun s-ro Costantine Mashauri (Maŝauri) aktiva esperantisto el Tanzanio por ekkoni la landon |
8/04 Costantine Mashauri "Leven in Tanzania"
Gelieve de voorstelling over Tanzania niet te missen ! Tanzania, een Oost-Afrikaans land aan de kust van de Indische Oceaan en in het Oostelijk deel van het Afrikaans continent. Met de mooiste bezienswaardigheden en erfgoed van de wereld is het land bekend voor de Kilimangaro, Serengeti en Zanzibar. Het land dat Esperanto uitzaaide in verschillende landen van het oosten, centrum en zuidelijk deel van Afrika. Reis virtueel met meneer Costantine Mashauri, een actieve esperantist om het land te leren kennen. |
15/04 Klubejo fermita ; ne estas programo pro Pasko Vendredo (Pasko 17/04/2022)
|
15/04 Gesloten club en clubdag zonder programma wegens Goede Vrijdag (Pasen 17/04/2022)
|
22/04 Keyhan Saydapour (Irano) "Ĉefverko de la persa literaturo – La florejo de Sadio"
La libro "La Florejo" estas tre grava por irananoj. La fakto, ke oni uzas ĉiutage erojn de la libro kiel proverbojn konfirmas tion. Dum la prelego, mi prezentos tiajn erojn , analizante la signifojn de tiuj eroj kaj prezentante ilin en la teksto. La 21-a de aprilo estas naskiĝtago de la verkinto, Sadio. La tago estis nomata la tago de Sadio kaj dume oni honorigas lin. |
22/04 Keyhan Saydapour (Iran) "Hoofdwerk van de perzische literatuur – De bloementuin van Sadi"
Het boek "De bloementuin" is heel belangrijk voor Iranezen. Het feit dat men dagelijks dingen citeert uit het boek als gezegden bevestigt dit. Tijdens de voordracht wordt dat getoond en de betekenis geanalyseerd en geillustreerd met de tekst in het boek. De 21-ste april is de verjaardag van de schrijver Sadi. Deze dag wordt de Sadi-dag genoemd en er wordt eer betoond aan de auteur. |
29/04 Bert Boon (BE) "Nekonataj leteroj de Zamenhof"
Tro ofte pasintece famuloj de nia movado kun bedaŭro plendis, ke multaj leteroj de Zamenhof jam malaperis, eble perdiĝis. Tamen, fojefoje kiel en 2009 kaj pli freŝdate en 2019, tute ne konataj leteroj, neniam antaŭen menciitaj aŭ priskribitaj, reaperis en la lumon dum aŭkcioj en Kanado kaj Peruo. La temo de la prelego okaze de la Zamtago 2021 estos la “Lima-letero” el 1902, sendita de Zamenhof al profesoro, doktoro, inĝeniero Federico Villarreal, pioniro el Limo, Peruo. |
29/04 Bert Boon (BE) "Onbekende brieven van Zamenhof"
Reeds in de 20ste eeuw werd door vele bekende esperantisten met spijt vastgesteld, dat vele brieven van Zamenhof en aan Zamenhof door oorlogen, slordigheden en andere rampen onvindbaar leken. Soms gebeuren er wonderen, o.a. in 2009, toen een onbekende brief van Ludoviko opdook tijdens een veiling in Zuid-Canada! Die brief was in 1909 verstuurd van Warschau naar Gotha en gericht aan prof. doctor Carl Rohrbach, een pionier die de esperantobeweging in Duitsland opnieuw op de rails had gezet. Thema van de lezing tijdens de Zamenhofdag 2021 wordt een brief van Zamenhof uit 1902 herontdekt in 2019 en gericht aan een Peruviaanse pionier: professor doktor ingenieur Villarreal uit Lima, Peru. |
mei 2022
|
mei 2022
|
6/05 Ahmad Mamduhi (IR) "Nuntempa ILEI: kion ni faras kaj kion ni planas fari"
|
6/05 Ahmad Mamduhi (IR) "Nuntempa ILEI: kion ni faras kaj kion ni planas fari"
|
13/05 Heinz-Wilhelm Sprick (DE) "Kantoparado"
Jen speciala, plenŝtopita semajno. Pro la Eŭrovida Kantoparado (marde kaj ĵaŭde duonfinaloj kaj sabate la finalo), ni organizas kelkajn verdajn aldonaĵojn:
Vizitu vendrede nian klubejon en Lange Beeldekensstraat 169 Antverpeno (ekde 19:00)
Ni organizos voĉdonadon por la plej bona kanto inter ni. |
13/05 Heinz-Wilhelm Sprick (DE) "Songfestival"
De komende week is een drukke week. Wegens het Eurovisie Songfestival (dinsdag en donderdag de halve finales en zaterdag de finale) organiseren wij enkele "groene" toevoegingen:
Bezoek onze club vrijdag in de Lange Beeldekensstraat 169 te Antwerpen (vanaf 19:00)
We organiseren een verkiezing van het beste lied onder ons. |
20/05 Lode van der Velde (BE) "La eldonejo Libera"
Eldonejo Libera estas fondita en 2015 kiel sendependa eldonejo. Lode Van de Velde skizos kiamaniere ĝi evoluis kaj rakontos siajn spertojn kiel eldonisto. Li priskribos ankaŭ la avantaĝojn kaj defiojn de laŭmenda presado kaj povos doni utilajn konsilojn al tiuj kiuj interesiĝas pri la sama eldonmaniero. Post la prezento li volonte respondos demandojn. |
20/05 Lode van der Velde (BE) "Uitgeverij Libera"
Uitgeverij Libera is opgericht in 2015 als een onafhankelijke uitgeverij. Lode Van de Velde schetst hoe zij veranderde en vertelt over zijn ervaringen als uitgever. Hij beschrijft ook de voordelen en uitdagingen van drukwerk op bestelling en kan wat nuttige tips verstrekken aan geïnteresseerden. Na de voorstelling zal hij graag de vragen beantwoorden. |
27/05 Irek Bobrzak (PL) "Varsovia vento"
Se oni aŭdas nomon Varsovia Vento plej ofte oni pensas pri la esperantista retradio forme de podkasto. Tamen ne multaj scias, ke la elsendoj, kiuj startis marte de 2006, estas nur branĉo de riĉa kluba agado. Ĝia celo, ekde komenco en 1991, estis disvastigi Esperanton, precipe en la junulara medio, instrui ĝin, prezenti ĝian historion, medion kaj kulturon interesa kaj diversforme aktivigi tiujn, kiuj la lingvon ekposedis. Se la radio-programoj estas nur branĉo de la kluba agado, pri kio ankoraŭ do temas? Tion, kaj multe pli, vi ekscios dum prezentado de Varsovia Vento, kiun gvidos la fondinto de la klubo kaj agado, Irek Bobrzak. Bonvenon! Aldonaj ligiloj: La retejo de Varsovia Vento-Elsendoj: www.podkasto.net La jutuba kanalo de Varsovia Vento: https://www.youtube.com/channel/UCR5dluqaVH7xo5iAfkunyVA |
27/05 Irek Bobrzak (PL) "Varsovia vento"
Wanneer je de naam "Varsovia Vento" hoort denkt men vaak aan de Esperanto-webradio in de vorm van een podcast. Het is niet zo gekend dat deze uitzendingen die startten in maart 2006 slechts een onderdeel zijn van een rijk verenigingsleven. Het doel vanaf begin 1991 was om Esperanto te verspreiden, vooral bij jongeren, en te onderwijzen, zijn geschiedenis en cultuur te belichten en op verschillende manieren degenen die de taal leerden ook te activeren. Als de radio-uitzendingen maar een onderdeel is van de clubwerking, wat valt er dan nog meer te beleven ? Dat alles en meer kom je te weten tijdens de voorstelling van Varsovia Vento, geleid door de oprichter van de club, Irek Bobrzak. Welkom ! Bijkomende link: Uitzendingen van Varsovia Vento: www.podkasto.net |
junio 2022
|
juni 2022
|
3/06 Alessandra Madella (IT) "Instrui en Eŭropo - instrui en Ĉinujo: kulturaj diferencoj"
Mi havis la ŝancon instrui dum kelkaj jaroj ĉe la Artkolegio de Kunming, en la provinco Junnano de sudokcidenta Ĉinio. Nuntempe mi estas instruanta en alia montara loko en Italio. Dum mia prelego, mi simple rakontos al vi kelkajn anekdotojn pri tiuj du vivospertoj malfacile kompareblaj, |
3/06 Alessandra Madella (IT) "Onderwijzen in Europa - onderwijzen in China: culturele verschillen"
Ik had de kans om enkele jaren te onderwijzen in het kunstcollege te Kunming, in de provincie Yunnan van zuidwest China. Nu ben ik actief als onderwijzer in een andere bergachtige regio in Italië. Tijdens mijn voordracht wil ik enkele anecdotes vertellen over die twee ervaringen die moeilijk te vergelijken zijn. |
10/06 Ruth Kevess-Cohen (USA) "La Esperanto-kursoj ĉe Duolingo: Historio,, Sukcesoj kaj Defioj"
La lanĉo de la Esperanto-kursoj ĉe Duolingo reprezentis gravan paŝon en la historio de instrumetodoj por Esperanto. Kaj reklamilo, kaj instruilo, tiu efika kaj amuza metodo allogas multajn lingvemulojn al nia lingvo. Kiel okazis, ke Duolingo aldonis Esperanton? Kiel la volontula teamo konstruis ĝin? Kiajn defiojn ni spertis dum kaj post la kreado de la kursoj? Kaj kio okazas nun, post kiam Duolingo decidis ne plu permesi al volontuloj prilabori kursojn? Ruth "Margo" Kevess-Cohen, iama gvidanto de la Esperanto-kursteamo, diskutos ĉi tiujn temojn, kaj pli. |
10/06 Ruth Kevess-Cohen (USA) "De cursus Duolingo: Geschiedenis en problemen"
De lancering van de Esperanto-cursussen van Duolingo was een belangrijke stap in de geschiedenis van de leermethoden voor het Esperanto. Als reclame en leermethode lokt deze efficiënte en amusante methode veel taal-nieuwsgierigen naar onze taal. Hoe kwam het dat Duolingo het Esperanto toevoegde ? Hoe heeft het team van vrijwilligers de cursus opgebouwd ? Welke uitdagingen waren er tijdens en na de creatie van de cursus ? En wat gebeurt er nu na de beslissing van Duolingo dat vrijwilligers de cursus niet meer mogen aanpassen ? Ruth "Margo" Kevess-Cohen, voormalige leider van een Esperanto-cursusteam, praat met ons over dit thema en meer. |
17/06 Danka Leyk (PL) "Amo - kiel esprimi sentojn"
Amo de la vidpunkto de psikologio. Kion fari por ke amrilatoj daŭru ? Oni diras, ke – malgraŭ ĉiuj sciencaj esploroj – amo restas la sekreto. Oni ankaŭ diras, ke ne plu restas sekreto tio, kiamaniere ĝin eblas subteni, kaŭzi ke daŭru. Ĉu veras? Por ebligi al vi trovon de propra respondo je tiu demando, dum la prelego Danka konatigos vin kun trifaktora teorio de amo [Sternberg], priskribos fazojn de la amrilato kaj malkaŝos al vi kvin lingvojn de amo [Chapman] - potencan „ilon”, kiu helpas flegi niajn rilatojn kun aliaj homoj. |
17/06 Danka Leyk "Liefde - hoe gevoelens te uiten"
Liefde uit het oogpunt van psychologie. Wat te doen om de liefdesrelatie in stand te houden ? Men zegt, dat - ondanks alle wetenschappelijke onderzoeken - liefde een geheim blijft. Men zegt ook, dat het geen geheim meer is, hoe men liefde kan onderhouden, maken dat zij blijft duren. Is dat waar ? Om je te helpen een eigen antwoord te vinden op die vraag zal Danka je tijdens de voordracht laten kennis maken met de drie-factor theorie van liefde [Sternberg] en de fasen van de liefdesrelatie. Danka zal ook de vijf talen van de liefde onthullen [Chapman] - een machtig "gereedschap" dat helpt onze relaties met anderen goed te verzorgen. |
24/06 James Hawkey (UK) "La okcitana kaj la kataluna en Francio"
Laŭ la franca konstitucio, Francio havas nur unu oficialan lingvon – kompreneble, la francan. Sed la reala vivo ne estas tiom simpla! Nuntempe, loĝas en Francio pli ol 67 milionoj da homoj, kaj ili parolas multajn lingvojn. La listo de la plej parolataj lingvoj en Francio enhavas lingvojn de la eks-kolonioj – kiel la araban aŭ la berberan – kaj lingvojn de aliaj grupoj de migrantoj – kiel la portugalan. Sed ĉi tiu listo ankaŭ enhavas multajn regionajn lingvojn – kiel la okcitanan, la eŭskan aŭ la katalunan – kaj hodiaŭ, mi parolos pli specife pri ĉi tiuj lingvoj, kaj pri iliaj roloj en Francio nun. |
24/06 James Hawkey (UK) "De Occitaanse en Catalaanse cultuur in Frankrijk"
Volgens de Franse constitutie heeft Frankrijk maar 1 officiële taal – vanzelfsprekend het Frans. Maar het werkelijke leven is niet zo eenvoudig! Tegenwoordig wonen in Frankrijk meer dan 67 miljoen mensen en ze spreken veel talen. De lijst van de meest gesproken talen bevat talen van de ex-koloniën - zoals het Arabisch en het Berbers - en talen van andere groepen van migranten - zoals het Portugees. Maar de lijst bevat ook veel regionale talen - zoals het Occitaans, het Baskisch of het Catalaans - en vandaag zal ik meer specifiek spreken over deze talen en hun rol in het Frankrijk van heden. |
julio 2022
|
juli 2022
|
1/07 Joel Muhire (CD) "Unu kanto"
1. INSTRUADO DE ESPERANTO Esperanto pluvivas danke al nia diligenta kolegaro, instruistoj pri ĝi, verkistoj de lernolibroj, vortaroj, revuoj, defendantoj de nia afero ĉe la altaj internaciaj instancoj kiel UNo, Unesco ktp. Mi rekomendas ke ĉiu kapabla esperantisto varbu novajn adeptojn kaj al ili instruu Esperanton. 2. KANTADO Infanaĝe, mi partoprenadis en infana koruso de nia preĝejo... kiam falis sur min la ŝanco konatiĝi kun Esperanto en 2008, tiam komencis vekiĝi en mi la ŝato muzikumi en Esperanto, mi volegis per miaj kantoj agnoskigi la parolatecon de Esperanto al Rutshuru-anoj kaj delekti la muzikamatorajn samideanojn. Mia unua albumo, Esperanto, ilo de paco enhavas 10 kantojn. Aliaj kantoj estas : SAT Amikaro, la milito aĉas, viroj kaj virinoj (tiu ĉi eliros post nelonge). Mi estas absorbita de kantanto kaj certe restos rezoluta al muzikumado en Esperanto. 3. FILMOJ EN ESPERANTO Esperanto, kiel ĉiuj aliaj lingvoj, devas esti uzata por diversaj celoj, tamen bonaj. Filmo estas efika ilo por pruvi la ekziston kaj utilecon de lingvo, ĉu ne, mi konceptis projekton « filmoj en esperanto » en 2019, kaj ni, esperantistoj de la urbeto Kiwanja sukcesis aperigi nian unuan filmon ; kvazaŭ korpo sen koro, septembre de 2021. Ĉi tiu filmo montras la suferojn, kiujn kongolandanoj, precipe el la oriento spertas nuntempe. |
1/07 Joel Muhire (CD) "Een Liedje"
1. ONDERWIJS VAN ESPERANTO Esperanto leeft verder dankzij onze ijverige onderwijzers, schrijvers van leerboeken, woordenboeken, tijdschriften enzovoort. 2. ZANG 3. FILMS in het Esperanto |
8/07 Klubo fermita
|
8/07 Club gesloten
|
15/07 Mireille Grosjean (CH) "Japanoj kaj japanaĵoj"
Post entute 12 monatoj en Japanio Mireille Grosjean prezentos la landon per multaj fotoj. Temploj, kasteloj, ĝardenoj, nubskrapuloj aperos per po dek fotoj. Sekvos artoj, bestoj, homoj, skribmaniero.... laŭ alfabeta ordo de la temoj. |
15/07 Mireille Grosjean (CH) "Japanoj kaj japanaĵoj"
Na in totaal 12 maanden in Japan stelt Mireille Grosjean het land voor met veel foto's. Tempels, kastelen, tuinen, wolkenkrabbers verschijnen met elk een tiental foto's. En daarna volgen kunstwerken, dieren, mensen, schrijfwijzen... volgens alfabetische volgorde van de thema's. |
22/07 Daniele Binaghi (IT) "La itala reta kurso: KIREK - modelo por aliaj landoj"
|
22/07 Daniele Binaghi (IT) "De italiaanse webcursus: KIREK - een model voor andere landen"
|
29/07 Maurizio Giacometto (UK) "La regiono de la Universala Kongreso de 2023: Piemonto"
Bilda ‘ekskurso’ al Piemonto, regiono de la Universala Kongres-urbo en 2023, Torino. Pasintan jaron ni virtuale kunvojaĝis tra la stratoj kaj la historio de Torino, urbo de la UK en 2023. Ĉi-foje ni kunvojaĝos al la regiono Piemonto, kies ĉefurbo Torino estas, por malkovri ĝiajn vidindaĵojn, kiujn eble vi povos pli profunde esplori venontan jaron dum la kongresaj ekskursoj aŭ se vi volos viziti la regionon estontece. |
29/07 Maurizio Giacometto (UK) "De regio van het Wereldcongres van 2023: Piemont"
Een uitstap met beelden naar Piemont in de regio van de congresstad van 2023, Turijn. Verleden jaar hebben we een virtuele reis gemaakt door de straten en de geschiedenis van Turijn. Deze keer reizen we samen naar de regio Piemont waar de hoofdstad Turijn is om de bezienswaardigheden te verkennen die je mogelijk volgend jaar beter zal kunnen ontdekken tijdens de congresuitstappen of tijdens uw bezoek in de toekomst. |
aŭgusto 2022
|
augustus 2021
|
5/08 Alain Delmotte "Homoj kaj plantoj, por la vivo kaj la sano"
|
5/08 Alain Delmotte "Homoj kaj plantoj, por la vivo kaj la sano"
|
12/08 Kluba vespero "agrabla babilado" ne okazas
|
12/08 Club-avond "programma nog niet gekend" gaat niet door
|
19/08 Tim Owen (UK) "Eldonaj agadoj de EAB"
La pandemio agadon ne nur haltigis; kaze de EAB, ĝi ankaŭ instigis. En la lastaj jaroj, la landa asocio en Britujo, devigate adaptiĝi al limigoj malpermesantaj kunvenadon, fariĝis aktiva eldonejo, kaj plurajn belegajn infanlibrojn kontribuis al la Esperanta oferto. Ĝia direktoro, Tim Owen, prezentos kelkajn el la nove eldonitaj, kaj parolos pri la nun pretigataj: ne plu temas sole pri infanlibroj! |
19/08 Tim Owen (UK) "Uitgaven van EAB"
|
26/08 Hans Becklin (USA) "Traduki estas diri preskaŭ la saman aferon - Umberto Eco"
|
26/08 Hans Becklin (USA) "Traduki estas diri preskaŭ la saman aferon - Umberto Eco"
|
septembro 2022
|
september 2022
|
2/09 Kluba vespero "KONGRESAJ RAPORTOJ"
Raportoj pri la 107-a Universala Kongreso kiu okazas en Montrealo (ne virtuale) kaj aliaj kongresoj aŭ pri aliaj Esperanto-renkontiĝojn kiujn vizitis la klubanoj. Ĉiu ĉeestanto estas bonvena por rakonti pri siaj someraj esperanto aventuroj (+/- 5-7 min/pp). |
2/09 Club-avond "VERSLAGEN VAN DE CONGRESSEN"
Verslagjes over het 107-de Universeel congres van Esperanto in Montreal dat (niet virtueel) plaatsvond en/of van andere Esperanto-bijeenkomsten die bezocht werden door onze leden. Ieder wordt uitgenodigd voor een kort verslagje over zomerse Esperanto-avonturen (+/- 5-7 min/pp) |
9/09 Kluba vespero "KONGRESAJ RAPORTOJ"
Raportoj pri la 107-a Universala Kongreso kiu okazas en Montrealo (ne virtuale) kaj aliaj kongresoj aŭ pri aliaj Esperanto-renkontiĝojn kiujn vizitis la klubanoj. Ĉiu ĉeestanto estas bonvena por rakonti pri siaj someraj esperanto aventuroj (+/- 5-7 min/pp). |
9/09 Club-avond "VERSLAGEN VAN DE CONGRESSEN"
Verslagjes over het 107-de Universeel congres van Esperanto in Montreal dat (niet virtueel) plaatsvond en/of van andere Esperanto-bijeenkomsten die bezocht werden door onze leden. Ieder wordt uitgenodigd voor een kort verslagje over zomerse Esperanto-avonturen (+/- 5-7 min/pp) |
16/09 Eddy Van den Bosch (BE) "BEMI-semajno 2022 en Belgio"
Ekde sabato 11-a de junio ĝis dimanĉo 19-a de junio en belgio okazis BEMI-semajnfino je invito de fervora biciklanto kiu pri tiu temo prelegas. |
16/09 Eddy Van den Bosch (BE) "BEMI-fietsweek 2022 in België"
Van zaterdag 11 juni tot zondag 19 juni vond de fietsweek van BEMI plaats in België op uitnodiging van een fervente fietser die ook deze voordracht geeft. |
23/09 Keyhan Sayadpour (Irano) "Kritikoj pri Gelostan (La Florejo) "
|
23/09 Keyhan Sayadpour (Irano) "Kritikoj pri Gelostan (La Florejo) "
|
30/09 Martin Ptasinski (DE) "Lingva situacio en Norda Frislando"
Lingva situacio en Norda Frislando: la plej "lingvoriĉa" regiono de Germanio, kie estas 4 oficialaj lingvoj (altgermana, platgermana, dana kaj nordfrisa). Estas prelego pri la lingva geografio kaj (leĝa) situacio tie, sed ankaŭ iomete pri la lingvoj mem. Martin konas la regionon kaj ĉisomere denove feriis tie, do povas ankaŭ iom raporti pri propraj spertoj kun tiea kvarlingveco kaj turisma allogeco. |
30/09 Martin Ptasinski (DE) "De taalsituatie in Noord Friesland"
De taalsituatie in Noord Friesland: de meest "taalrijke" regio van Duitsland, waar er 4 officiële talen zijn (Hoogduits, Platduits, Deens en Noordfries). Het is een voordracht over de taalgeografie en de (wettelijke) situatie daar, maar ook een beetje over de talen zelf. Martin kent de regio en was er weer tijdens de zomer-vakantie. Dus hij kan ook wat vertellen over zijn persoonlijke ervaringen daar over de viertaligheid en de toeristische troeven van daar. |
oktobro 2022
|
oktober 2022
|
07/10 Sean O'Riain (IR) "La irlanda lingvo en Irlando"
La irlanda lingvo estas unu de la gaelaj lingvoj (kun la skotgaelo kaj la manksa), kaj unu de la keltaj lingvoj (kun la kimra, la bretona kaj la kornvala). Temas pri tre malnova literatura lingvo – la unua literatura tekston kiun ni ankorau havas estas de la jaro 597 AD. Pro diversaj kialoj la lingvo preskaŭ tute mortis fine de la 19a Jarcento, sed ĝi plifortiĝas dum la lastaj jaroj, aparte dum la pasintaj 20 jaroj. La irlanda estas nun plenrajta oficiala lingvo de la Europa Unio – unu de la 24 oficialaj lingvoj. La prelego konsideros diversajn flankajn de la irlanda lingvo. |
07/10 Sean O'Riain (IR) "De ierse taal in Ierland"
De ierse taal is één van de gaelische talen (met het Schots en het Manx) en één van de keltische talen (met het Welsh, het Bretoens en het Cornisch). Het is een zeer oude literatuurtaal - de eerste literatuurtekst die we nog hebben is van het jaar 597 AD. Als gevolg van verschillende oorzaken was de taal praktisch compleet uitgestorven op het eind van de 19de eeuw, maar ze werd versterkt tijdens de laatste jaren, vooral tijdens de laatste 20 jaar. Het Iers is nu een volwaardige officiële taal van de Europese unu - één van de 24 officiële talen. De voordracht betreft verscheidene aspecten van de ierse taal. |
dimanĉo 16/10 14-17h Kluba posttagmezeo "Agrabla babilado - patkukoj kaj rakontoj pri nukleaj centraloj en Belgio"
Ni invitas ĉiujn viziti la klubejon. Ne estos speciala programo dum la vesperoj sed ni renkontiĝas por neformala babilado. |
zondag 16/10 14-17h Club-namiddag "Aangenaam samenzijn - pannenkoeken en verhalen over kerncentrales in België"
We nodigen ieder uit om onze club te bezoeken. Er is geen speciaal programma maar we staan open voor een informele babbel. |
21/10 Albert Stalin Garrido (IT) "TEJO en 2022-2023: radikala turno tutmonden"
La pandemio reliefigis diferencojn kaj breĉojn kiuj historie ekzistis inter Eŭropo kaj ekster ĝi, sed Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)—kies novan Estraron nun konsistigas 5 neeŭropanoj el 9—havas planojn. Inter internacia edukado el junulara vidpunkto, samtempa starigo de novaj landaj kaj fakaj junularaj organizoj, kaj plurlanda kunlaboro por organizi la Internacian Junularan Kongreson 2023, kaj multaj aliaj planoj, vidu kion TEJO faris, faras, kaj faros por certigi, ke la junulara movado kresku kune en ĉiu flanko de la mondo. |
21/10 Albert Stalin Garrido "TEJO in 2022-2023: radicale ommezwaai wereldwijd"
De pandemie bracht een aantal verschillen en hiaten naar boven die historisch bestonden tussen Europa en daarbuiten. Maar TEJO (wereld-vereniging van Esperanto jongeren) -wiens nieuw bestuur nu bestaat uit 5 niet-Europeanen van de 9 leden- heeft plannen. Onder anderen internationale vorming uit oogpunt van jongeren, tegelijkertijd oprichting van nieuwe landelijke en vak- organisaties en multinationale samenwerking ter voorbereiding van het wereldcongres in 2023. Ontdek wat TEJO deed, doet en zal doen om te verzekeren dat de jongerenbeweging groeit in alle delen van de wereld. |
28/10 Paulo Viana (BR) "Temo ne jam konata"
|
28/10 Paulo Viana (BR) "Thema nog niet gekend"
|
novembro 2022
|
november 2022
|
4/11 Loic Rossi (FR) "La serĉado de la vivo en la universo : eraroj kaj esperoj"
|
4/11 Loic Rossi (FR) "De zoektocht naar leven in het universum : vergissingen en verwachtingen"
|
11/11 Klubo fermita pro festotago
|
11/11 Club gesloten wegens een feestdag
|
18/11 Kluba vespero "Transhumanismo"
Ni invitas ĉiujn viziti la klubejon. Vi estas invitataj ĉeesti la prelegon de Ahmad Mamduhi, irana prezidanto de ILEI, pri Transhumanismo (je la 19-a, horo laŭ la tempo en Londono = UTC) La prelego estas antaŭ-registrita, sed la aŭtoro ĉeestos por respondi demandojn. |
18/11 Club-avond "Trans-humanisme"
U bent uitgenodigd om onze club te bezoeken. Dan kan u ter plaatse de voordracht volgen van Ahmad Mamduhi, de iraanse voorzitter van ILEI, over Trans-humanisme om 20u plaatselijke tijd. De voordracht is vooraf geregistreerd maar de auteur zal virtueel aanwezig zijn om vragen te beantwoorden. |
25/11 Maggy Combot (FR-Reunion) "La vivo en Reunio"
|
25/11 Maggy Combot (FR-Reunion) "Het leven in Reunion"
|
decembro 2022
|
december 2022
|
2/12 Ewa Caban (PL) "XIX-jarcentaj porlaboristaj kvartaloj en Katowice"
Prelego estas pri du XIX-jarcentaj porlaboristaj kvartaloj en Katowice, nome Nikiszowiec kaj Giszowiec. Ambaux estis projektitaj pere de Emil kaj Georg Zillmann, kaj montras kiamaniere tiamaj industriestroj allogis laboristoj. |
2/12 Ewa Caban (PL) "XIX-eeuwse arbeiderswoonwijken in Katowice"
De voordracht gaat over de 19-de eeuwse arbeiders-woningen in Katowice, genaamd Nikiszowiec en Giszowiec. Beide werden ontworpen door Emil en Georg Zillmann. En het wordt getoond hoe de industriëlen deze woningen aangenaam maakten voor de arbeiders. |
dimanĉo 11/12 14-17h Kluba posttagmezeo "Agrabla babilado - patkukoj kaj rakontoj pri Eventa Servo"
Ni invitas ĉiujn viziti la klubejon. Ne estos speciala programo dum la vesperoj sed ni renkontiĝas por neformala babilado. |
zondag 16/10 14-17h Club-namiddag "Aangenaam samenzijn - pannenkoeken en verhalen over Eventa Servo"
We nodigen ieder uit om onze club te bezoeken. Er is geen speciaal programma maar we staan open voor een informele babbel. |
16/12 Orlando Raola (USA) "Defioj de distanca (per-interreta) edukado: ĉu eblas lerni la tridimensian formon de molekuloj surekrane?"
Orlando raportas siajn proprajn spertojn kiujn li jam prezentis en scienca konferenco. La partoprenantoj ne nur pasive aŭskultas, ili devas ankaŭ ion fari permane. Bezonataj aferoj estas skatoleto de dentopikiloj kaj iom da moldopasto (havebla en ludilvendejoj). |
16/12 Orlando Raola (USA) "Uitdagingen van afstandsonderwijs (via internet): kan men de driedimensionele vorm van moleculen leren op een computerscherm ?"
Orlando vertelt over zijn eigen ervaring die hij reeds voorstelde in een wetenschappelijke conferentie. De deelnemers zijn niet alleen passieve luisteraars, maar ze moeten ook iets met de hand doen. Wat je nodig hebt is een doosje met tandenstokers en wat boetseerklei (dat je kan vinden in een speelgoedwinkel) |
23/12 Klubo "fermita"
ne estas prelego pro la Kristnasko kaj Novjaro Sed eblas sekvi en ZOOM Retan Novjaron de 27/12/2020 ĝis 3/01/2021 |
23/12 Club is "gesloten"
er is geen voordracht wegens Kerstmis en Nieuwjaar Maar het is mogelijk via ZOOM om het Nieuwjaars-feest op het internet te volgen van 27/12/2020 tot 3/01/2021 |
30/12 Klubo "fermita"
ne estas prelego pro la Kristnasko kaj Novjaro Sed eblas sekvi en ZOOM Retan Novjaron de 27/12/2020 ĝis 3/01/2021 |
30/12 Club is "gesloten"
er is geen voordracht wegens Kerstmis en Nieuwjaar Maar het is mogelijk via ZOOM om het Nieuwjaars-feest op het internet te volgen van 27/12/2020 tot 3/01/2021 |