Bicikle (rigardu la mapon sub la tekstoj): Estas unudirekta trafiko en la parto de Lange Beeldekensstraat ĉe la Esperantocentro - dudirekta por biciklantoj. Proksime ĉe la Esperantocentro estas itinero de indikitaj pli sekuraj biciklaj stratoj (FIETSSTRAAT) Se vi venas el nordo tra Lange Zavelstraat aŭ el sudo tra Wetstraat, vi alvenas al Lange Beeldekensstraat kaj tie vi estas je malpli ol cent metroj de la Esperanto-centro, n-ro 169, vid-al-vide de Klappeistraat. Ĉe la metroostacio Elisabeth (je distanco de 450m - tra Greinstraat) estas parkejo por la urbaj bicikloj "Velo"
Aŭte: Estas permesata parki en la ĉirkaŭaj stratoj; sed nur en la markitaj lokoj. Post la 19a h senpage. Dumtage 0,70 € por la unua horo + po 1,10 € por la sekvontaj horoj. Pagu en parkadaŭtomato sed atentu la tempo-limigon. Parkejoj: P1 Parking Zoo: Van Schoonhovenstraat 25 P2 Parking Astrid: Kon. Astridplein 27 Ambaŭ kostas po 2,50 € hore.