jaro 2015 |
jaro 2015 |
januaro 2015
2/01 ne estas kunveno 9/01 Novjara regalo 16/01 Eddy Van den Bosch prezentos RISKO-n, amuza instrua kvizo Eddy volas prezenti la RISKO-ludon (en formo de kvizo) de la konata retejo Edukado.net. La kvizo estos prezentita sen interreta konekto sed poste Eddy ankaŭ montros kiel oni ludu je nova propra konto en la retejo. 23/01 La komunikiloj plenas de gastronomiaj programoj. Sed samtempe kreskas la interesiĝo pri sanaj (kaj sanigaj) manĝkutimoj. Yves Nevelsteen prelegos do pri tre aktuala temo: “Sana manĝo kaj fastado”. Li havigos al ni multajn utilajn informojn kaj ankaŭ parolos pri propraj spertoj. 30/01 Marcel Delforge parolos pri "Famaj farmbienoj de Waterloo" februaro 2015 6/02 Ĝenerala Jarkunsido Je la 20a horo okazos nia jarkunveno. Frans Meul prezentos la financan raporton kaj Agnes Geelen la moralan raporton. Post la ebleco por reagi, la nuna estraro petos vian konsenton por daŭrigi plian jaron. Tiam venos kulmina punkto: honorigo de fidelaj membroj kaj aktivuloj. Fine Eddy Van den Bosch prezentos ankoraŭ la plej trafajn bildojn pri la pasinta jaro. La jubileantojn ni invitis al komuna manĝo je la 18:30. Sed ankau aliaj membroj povas aldoniĝi. 13/02 Paul Peeraerts prezentos “Vage tra mia fotoarkivo”. Paul posedas unikan arkivon, bone strukturitan kaj ordigitan pri la esperantia vivo kaj pri multaj aliaj temoj. Krome la fotoj estas bonkvalitaj kaj en plaĉa kompozicio. La antaŭaj prezentadoj de Paul estis ege aprezataj precipe de tradiciaj klubanoj, kiuj ŝatas revidi kaj revivi iamajn komunajn spertojn. Certe ne maltrafu! 20/02 Bernard Regis-Larue pri “Dinosaŭroj” NE okazos la anoncita debato, sed ni aŭdos kaj vidos prelegon de Bernard Regis-Larue pri “Dinosaŭroj”!Kutimaj vizitantoj scias ke, kiam Bernard prelegas, li estas tre bone informita kaj dokumentita pri la temo. Krome li zorgas ke la informoj digesteblas por ĉia publiko kaj riĉe ilustras ĉion per bildoj. 27/02 Martin Ptasinski (DE) prelegos pri “Revivigo kaj lingvoplanado rilate al keltaj lingvoj”. Li sendis jenan klarigan tekston: “Revivigo de mortintaj lingvoj kun fokuso je kornvala lingvo: La kornvala lingvo mortis en la dua duono de 18-a jarcento. Tamen en la frua 20-a jarcento ekestis la unuaj seriozaj iniciativoj por revivigi ĝin. Hodiaŭ ĝi denove estas aktive parolata kaj por kelkaj kornvalanoj ĝi eĉ denove estas denaska lingvo. Sed kial kaj kiel oni revivigis la lingvon? Kaj kiel oni planis tion - ĉu estas grandaj ŝanĝoj kompare kun la antikva kornvala?” Martin jam du fojojn prelegis en nia klubo kaj tiel li ricevis de la ĉeestintoj la epiteton: “plej eminenta preleganto”. Martin prelegas pri temo, kiun li serioze kaj ĝisfunde pristudis. Do ankaŭ ĉifoje venu por “frandi” ĉi tiun prezentadon. 6/03 Konsultado de la membroj pri la estonto de nia domo 13/03 Klaas Dijkstra Prezento de konata filmo kun mem faritaj subtekstoj en Esperanto. La pola filmo gajnis OSCAR-on kiel plej bona eksterlanda filmo. 20/03 Frans Meul prelegos pri “Vizito al kelkaj Evoluprojektoj en Filipinoj”. Jen la enkonduko de Frans: “En marto/aprilo 2014 mi vizitis Filipinoj en kadro de vojaĝo organizita de 11.11.11. Tie ni vizitis diversajn projektojn kiuj estas subtenataj de 11.11.11. Mi rakontos pri indiĝenaj popoloj sur la insulo Palawan kaj ilia lukto kontraû minejoj kaj palmoleoplantejoj, pri stratinfanoj en Manila, pri laktokooperativo ktp”. Do, ne temas unuavice pri turisma programo, sed pri informa kaj instrua prezentado. Evidente Frans montros multajn bildojn. 27/03 Ite Tytgat prezentos denove ekzemplon de evoluhelpo, ĉi-foje en Etiopio. Ite vizitis evoluhelpan projekton kaj rakontos pri la lando, ne kiel turisto sed pri la reala vivo kiun ŝi spertis. Denove ni ricevos alian, pli realisman bildon pri situacioj en evolulandoj, kontraste kun tiu en turismaj programoj. 3/04 vi povos partopreni konversacion: ni ne havos fiksan temon, sed Ivo starigos demandojn al la ĉeestantoj pri diversaj temoj, tiel ke ĉiu partoprenanto havos eblecon por ekzerci konversacion en Esperanto. 10/04 Ivo Durwael : Interesaj malkovroj pri la funkcio de nia cerbo 17/04 Leontine Janssens : farado de bondezirkartoj 24/04 Aleksandro Melnikov Nigro-Blanko-Ĉielarko , La ukrainia krizo vide el Rusio, Ukrainio kaj okcidento Sendube estiĝos diskuto poste: ni ne timu ĝin se niaj membroj aliros ĝin kun la ideo por plivastigi siajn informojn kaj starpunktojn. 26/04 (dimanĉo) Printempa Festo Viaj estraranoj rimarkis ke pluraj membroj ne povas aŭ ne kuraĝas forlasi sian loĝejon vespere. Tial ni lanĉas jenan novan iniciaton: ĉiun lastan dimanĉon de la para monato, en nia kunvenejo ni akceptos vin inter la 14a kaj 17a horoj por neformala kunveno kun babiloj – prefere en Esperanto, sed ne nepre – pri spertoj en Esperantio, pri planoj, por informiĝi ... kaj por trinki ion kaj eventuale manĝi patkukon aŭ alian frandaĵon. Do jam notu jenajn datojn: 26-04: Printempa Festo 28-06: Feria Festo 30-08: Somera Festo (samtempe Cultuurmarkt) 25-10: Autuna Festo 1/05 kunvenejo fermita 8/05 Bernard-Regis Larue : La reĝa monaĥejo de Brou, kiu situiĝas apud Lyon estis elektita kiel la preferata monumento de la francoj en 2014. Ĝi estis ĉefverko de brabantaj artistoj. La komplekso estas simbolo de amo kaj de politika povo. 15/05 Joseph van der Vleugel prelegos pri “Genetiko de la Origina Peko”. Sinjoro van der Vleugel, emerita kuracisto, estas relative nova kaj nekonata en nia grupo. Tamen li jam prezentis sian prelegon dum la Universala Kongreso en Bonaero. La temo ankaŭ estas tre interesa kaj aktuala: la disvolviĝo de la homa socio ekde la edena paradizo konstante plirapidĝis kaj la homo elĉerpis la terajn fontojn tiom ke la vivo en nia terglobo nuntempe estas minacata. Kiel eblas konservi daŭripovan socion ? 22/05 Voĉlega vespero 29/05 Arie Bouman prelegos pri siaj travivaĵoj dum Esperanto-karavano en la Andes-montaro kaj Iguacuo-akvofaloj. Evidente Arie ilustros tion per multaj allogaj bildoj. 5/06 Yannick Vercammen : Skistogaso, la percepto kaj la faktoj (pli poste : Jo Haazen Oomoto, la Internacia Instituto por Tradicia Japana Arto) 12/06 Eddy Van den Bosch RISKO-ludo, amuza kaj instrua kvizo kun premio por la gajnontoj. 19/06 Martin Ptasinski : Mi prezentos sociolektojn en Germanio (kaj parte en Svislando kaj Luksemburgio), kaj krome ankaŭ la vilamovican lingvon, kiu estas eta flandradevena lingvo parolata en la pola urbeto Wilamowice - tio certe estos ege interesa por flandroj 26/06 Leen Peeters, Alex Humet kaj Paul Peeraerts rakontos pri sia surpriza, suferiga kaj timiga vojaĝo en Nepalo. La titolo de la programo: “Nepalo, inter Ĉielo kaj Infero” 03/07 Ni akceptos Geomar Martinez Perez el Kubo, kiu rakontos interesajn informojn pri “Kubo, la plej granda el la Antiloj”. La saman vesperon ni ankaŭ bonvenigos Alex Mikishev, kiu restadas iom da tempo en Belgio pro misio en la ULB. 10/07 ... 21/08 Guillermo Sánchez el Kubo prelegos pri Soleo en nia klubo. Li gastos ĉe Eddy Raats de la 18a ĝis la 22a. 28/08 somera programo : kongresaj raportoj en dimanĉo la 30-an de aŭgusto ni denove starigos nian informbudon pri Esperanto, okaze de Cultuurmarkt Vlaanderen sur Steenplein en Antwerpen. Ĝi funkcios inter la 10-a kaj 18-a horoj. En interreto jam troveblas informon pri nia partopreno: http://www.cultuurmarkt.be/2015/infomarkt/esperanto Notu ke ni denove enskribis nin ĉe "Vliegroute" kio garantias ke ni ricevos multe da vizitoj de familioj kun junaj infanoj. Ni do montru ankaŭ kelkajn belajn librojn por infanoj. Dum la sama tago okazos la Somera Festo en la kunvenejo de La Verda Stelo, Frankrijklei 140. 4/09 Raf Fauconnier montros bildojn kaj raportos pri sia unua UK kaj pri la ĉarma urbo Lille. 11/09 Yannick Vercammen Reuzado de (krud)materialoj: la eblecoj, la efikeco kaj la limigoj”. "Ofte estas diskutoj pri kiuj materialoj estas plej bonaj por la media, ekzemple ĉu vitra botelo ĉu plasto. La reuzadebleco kaj -efikeco estas gravaj faktoroj por scii la respondon. Mi donos superrigardon de la reuzadprocezo de la diversaj materialkategorioj, kaj la korespondaj limigoj. Ankaŭ mi donos kelkajn ekzemplojn de “vivciklo-analizo”, en kiu oni kalkulas la efikon por la medio dum la fabrikado, uzado ĝis detruo/reuzo." Yannick estas inĝeniero kaj atente sekvas la industriajn problemojn kaj ilian disvolviĝon. Kiel kutime li havigos al ni nuancitan kaj bone dokumentitan superrigardon pri la diskutoj, kiuj nuntempe ofte estiĝas inter ekologiistoj kaj la defendantoj de la moderna industrio. Vi ankaŭ sciu ke liaj prelegoj ĉiam postlasis agrablajn sentojn ĉar ni ricevas superrigardon komprenebla al ciuj ĉi-temaj laikuloj. 18/09 Bernard-Regis Larue rakontos pri Feinaj Kamenoj. Multaj homoj konas kaj jam vidis ilin en Kapadokio. Sed kiu iam ĉeestis prezentaĵon de Regis scias ke li ne limigos sin al montrado de bildoj sed havigos al ni amason da nekonataj faktoj kaj informoj pri tiu ĉi mirinda fenomeno. 25/09 Marc Vanden Bempt prezentos al ni: “La hungara Spirito klarigita per iliaj popolkantoj”. Li mem aldonis jenon: “Nu jes, ne temas pri supernatura fenomeno, kiel sugestas la majuskla Spirito. Mi klarigos kelkajn erojn pri la pensmaniero de la hungaroj. Eblus bazi tion sur la historio, kiu certe multon klarigas. Mi preferas alian elirpunkton: la populara nuntempa muziko, la popmuziko (do ne folkloraj popolkantoj...). Atendu muzikplenan vesperon en lingvo nekomprenebla, sed... mi surpapere disdonos ĉiujn tradukojn.” oktobro 2015 2/10 Evi Van Hamme prelegos pri "Sikhs". La religio, la komunumo kaj iliaj kutimoj kaj vivstilo estas apenaŭ konataj ĉe ni. Plej ofte ni pensas nur pri ilia turbano kiam la vorto aŭdiĝas. Evi profundiĝis en la komunumon kaj sendube povos prezenti por ni interesan bildon pri ilia spirito kaj ilia praktika vivo. 9/10 Klaas Dijkstra Esperanto-filmo 16/10 Eddy Van den Bosch : RISKO, amuza instrua kvizo 23/10 Martin Ptasinski Kiam lingvo estas lingvo? Kio decidas pri "lingveco"? Ĉu sciencaj, politikaj, sociaj kialoj? Martin donos kelkajn ekzemplojn (ekz. la memkompreno de la parolantoj de la valona lingvo) kaj fine provos doni akcepteblan respondon al la prelega demando. Ankaŭ la publiko povas fari demandojn aŭ aŭdigi rimarkojn. Dimanĉo la 25an, ni havos aŭtunan renkontiĝon en la klubejo inter la 14a kaj 17a. Neformala kunveno kun konversacioj (en Esperanto) kaj frando de patkukoj aŭ ia manĝetaĵo. Pensu jam pri la Infanfesto de dimanĉo la 13a de decembro. Se vi havas infanon au nepon nepre anoncu ties partoprenon kun mencio de nomo kaj aĝo ([email protected] au tel.: 03 234 34 00). Aŭ se vi konas alian amikon de nia klubo kun infanoj, instigu ilin por partopreni. La ĉeestintoj de pasintaj jaroj tre ĝuis tiujn kunvenojn. 30/10 poezio-vespero 6/11 kukurba vespero organizita de Nicky Janssen 13/11 bondezirkartoj : kiel mem fari ilin ? Leontine Janssens 20/11 Bernard Regis Larue prezentos pri: Nanoplanedoj 27/11 Lydia Buyst pri : Artaj bildoj kaj komentoj pri UK kaj la urbo Lille ; gitarkoncerto de Pjotr De Mulder 4/12 malferma estrarkunsido 11/12 Nicky Janssen : Kiel interesege rakonti historiojn ? Nicky Janssen ripetos la prelegon, kiun ŝi jam sukcese prezentis en Bruselo kaj Kalmthout. Nicky estas naturdotita observanto kaj oftege katenas la atenton de infanoj sed ankaŭ de plenkreskuloj per siaj rakontoj. Ĉi foje ŝi ne nur rakontos sed ankaŭ malkovros kelkajn sekretojn por kapti la atenton. Kiel esperantisto ni strebas al harmoniaj kontaktoj kun aliaj personoj kaj ni do povos apliki la sciojn kaj saĝon de Nicky en niaj rilatoj. La 13an de decembro inter la 14a kaj 17a okazos la infanfesto en nia kunvenejo. Se vi havas infanon au nepon nepre anoncu ties partoprenon kun mencio de nomo kaj aĝo ([email protected] aŭ tel.: 03 234 34 00). Aŭ se vi konas alian amikon de nia klubo kun infanoj, instigu ilin por partopreni. La ĉeestintoj de pasintaj jaroj tre ĝuis tiujn kunvenojn. Ne forgesu anonci vian partoprenon al laZamenhoffesto, la 18an ekde la 19a horo. Krom festa manĝo en unika etoso, vi ankaŭ povos ĝui gitarkoncerton de Pjotr De Mulder. 25/12 salono fermita ----------------------------------------------------------------------------------- Viaj estraranoj rimarkis ke pluraj membroj ne povas aŭ ne kuraĝas forlasi sian loĝejon vespere. Tial ni lanĉas jenan novan iniciaton: ĉiun lastan dimanĉon de la para monato, en nia kunvenejo ni akceptos vin inter la 14a kaj 17a horoj por neformala kunveno kun babiloj – prefere en Esperanto, sed ne nepre – pri spertoj en Esperantio, pri planoj, por informiĝi ... kaj por trinki ion kaj eventuale manĝi patkukon aŭ alian frandaĵon. Do jam notu jenajn datojn: 26-04: Printempa Festo 28-06: Feria Festo 30-08: Somera Festo (samtempe Cultuurmarkt) 25-10: Aŭtuna Festo |
januari 2015
2/01 er is geen vergadering 9/01 Nieuwjaars receptie 16/01 Eddy Van den Bosch toont het RISKO-spel, een amusante en leerrijke quiz. Eddy wil het RISKO-spel tonen (in de vorm van een quiz) zoals het bestaat op de bekende website Edukado.net. De quiz zal gespeeld worden zonder internetverbinding maar Eddy zal nadien ook tonen hoe men kan spelen als nieuwe gebruiker op het internet. 23/01 De communicatiekanalen zijn vol van gastronomische programma's. Maar tegelijkertijd groeit de interesse voor gezonde (en gezondmakende) eetgewoontes. Yves Nevelsteen geeft dus een voordracht over een heel actueel thema: “Gezonde voeding en het vasten". Hij zal ons veel nuttige informatie geven en hij zal ook spreken over eigen ervaringen. 30/01 Marcel Delforge praat over "Bekende boerderijen in Waterloo" februari 2015 6/02 Algemene jaarvergadering Om 20 uur begint onze jaarvergadering. Frans Meul stelt het financieel rapport voor en Agnes Geelen het moreel rapport. Na de mogelijkheid om te reageren zal het huidige bestuur uw toestemming vragen om een jaar verder te werken. Dan komt het hoogtepunt: we bedanken onze trouwe leden en actievelingen. Daarna zal Eddy Van den Bosch de meest memorabele beelden tonen van het afgelopen jaar. De jubilarissen zijn uitgenodigd voor een gemeenschappelijk maal en ook andere leden kunnen ervoor inschrijven. 13/02 Paul Peeraerts Zwervend door mijn foto-archief. Paul bezit een uniek archief, goed gestructureerd en geordend over het Esperanto-leven en over veel andere thema's. Bovendien zijn de foto's goed van kwaliteit. De vorige voorstellingen van Paul vielen steeds in de smaak van de aanwezige clubleden. Mis deze avond niet ! 20/02 Bernard Regis-Larue over Dinosaurussen. het aangekondigde debat zal niet plaatsvinden maar in plaats daarvan zal Bernard Regis-Larue een voordracht geven over Dinosaurussen. Trouwe bezoekers weten dat wanneer Bernard een voordracht geeft hij steeds goed geïnformeerd en gedocumenteerd is over het onderwerp. Bovendien zorgt hij ervoor dat de informatie vlot "verteerbaar" is voor elk publiek en hij illustreert het rijkelijk met beelden. 27/02 Martin Ptasinski Taalplanning en opnieuw levensvatbaar maken van talen, meer bepaald van keltische talen. 6/03 Raadpleging van onze leden over de toekomst van het gebouw van onze Esperantoclub 13/03 Klaas Dijkstra: Voorstelling van een bekende film met zelf gemaakte ondertitels in het Esperanto. De Poolse film won de OSCAR voor de beste buitenlandse film. 20/03 Frans Meul geeft een voordracht over “Bezoek aan enkele ontwikkelingsprojecten in de Filippijnen”. Hierbij de inleiding van Frans: “In maart/april 2014 bezocht ik de Filippijnen in het kader van een reis georganiseerd door 11.11.11. Daar bezochten we verschillende projecten die gesteund worden door 11.11.11. Ik zal vertellen over de inheemse volkeren op het eiland Palawan en hun strijd tegen de mijnen en de plantages van palmolie, over de straatkinderen in Manila, over een melkcoöperatie enz.”. Uiteraard zal Frans veel beelden tonen. 27/03 Ite Tytgat zal ons opnieuw een voorbeeld van ontwikkelingshulp tonen, dit keer in Ethiopië. Ite bezocht een ontwikkelingsproject en zal vertellen over het land, niet als toerist maar over het werkelijke leven dat ze ervaren heeft. Opnieuw zullen we een realistischer beeld krijgen van situaties in ontwikkelingslanden, in contrast met het beeld van toeristische programma's. 3/04 je kan deelnemen aan de conversatie-avond: we hebben geen vastgelegd thema maar Ivo zal vragen stellen aan aanwezigen over verschillende onderwerpen zodat ieder de mogelijkheid krijgt om conversatie te oefenen in het Esperanto. 10/04 Ivo Durwael: interessante ontdekkingen over de functie van onze hersenen 17/04 Leontine Janssens: samen wenskaarten maken 24/04 Aleksandro Melnikov (Rusland) "Zwart/Wit/Regenboog" De Oekraïne-crisis gezien vanuit Rusland, vanuit Oekraïne en vanuit het Westen. Ongetwijfeld zal er nadien een discussie beginnen: we moeten hiervoor geen vrees hebben als onze leden de dscussie aangaan met het idee om onze kennis en standpunten te verruimen. 26/04 ZONDAG Lentefeest 14:00 tot 17:00 1/05 geen vergadering 8/05 Bernard-Regis Larue : de koninklijke abdij van Brou die zich bevindt nabij Lyon werd door de fransen verkozen als monument van het jaar 2014. Het is een meesterwerk van Brabantse artisten. Het complex is een symbool van liefde en van politieke macht. 15/05 Joseph Van der Vleugel geeft een voordracht over : "Genetica van de oorspronkelijke zonde". Meneer van der Vleugel, een gepensioneerde arts, is relatief nieuw en onbekend in onze groep. Hij gaf zijn voordracht reeds in het "Universala Kongreso" in Buenos Aires. Het thema is ook zeer interessant en actueel: de ontwikkeling van de maatschappij van de mens vanaf het paradijs van Eden tot nu gaat steeds sneller en de mens is bezig de natuurlijke bronnen van de aarde zo vlug te exploiteren dat het leven op onze planeet in gevaar komt. Hoe kan men een duurzame maatschappij opbouwen ? 22/05 voorleesavond 29/05 Arie Bouman : Esperanto karavaan naar Andes gebergte en Iguacuo watervallen, geïllustreerd met veel aantrekkelijke beelden. 5/06 Yannick Vercammen: Schaliegas, de perceptie en de feiten 12/06 Eddy Van den Bosch leidt een amusante en leerrijke quiz met de naam RISKO, een bekend on-line spel op het internet, meer bepaald in de webstek EDUKADO.NET. Speel mee en win een verrassende prijs. 19/06 Martin Ptasinski: "sociolecten" in Duitsland (en ook deels in Zwitserland en Luxemburg) en bovendien ook de taal van Wilamowice, een kleine gemeenschap afkomstig van Vlaanderen die gevestigd is in Polen - dat zal zeker interessant zijn voor vlamingen. 26/06 Leen Peeters, Alex Humet en Paul Peeraerts stellen hun verrassende, vermoeiende en schrikwekkende reis in Nepal voor. De titel van het programma: Nepal, tussen hemel en hel. 03/07 We ontvangen een bezoeker Geomar Martinez Perez uit Cuba, hij zal ons interesante informatie geven over Cuba, het grootse eiland van de Antillen. De zelfde avond verwelkomen we ook Alex Mikishev, die enige tijd in België verblijft voor een missie aan de ULB. 10/07 ... 21/08 Guillermo Sánchez uit Cuba geeft een voordracht over Soleo. Hij is een gast van Eddy Raats. 28/08 zomerprogramma : congresrapporten 21/08 Guillermo Sánchez uit Cuba geeft een voordracht over Soleo. Hij is een gast van Eddy Raats. 28/08 zomerprogramma : congresrapporten op zondag 30 augustus stellen we weer ons informatiekraam op ter gelegenheid van Cultuurmarkt Vlaanderen op het Steenplein in Antwerpen. Openingsuren van 10 tot 18 uur. fInformatie op het internet: http://www.cultuurmarkt.be/2015/infomarkt/esperanto 4/09 Raf Fauconnier toont beelden en rapporteert over zijn eerste Universala Kongreso en over de charmante stad Lille (Rijsel). 11/09 Yannick Vercammen : Hergebruik van basismaterialen: de mogelijkheden, de efficiëntie en de beperkingen. 18/09 Bernard-Regis Larue vertelt over Feeën-Schouwen. Veel mensen kennen dit fenomeen reeds in Cappadocië, Turkije. Maar wie eens een voordracht van Regis heeft bijgewoond weet dat hij zich niet beperkt tot het tonen van beelden. Hij geeft ons een massa onbekende feiten en informatie over dit merkwaardig fenomeen. 25/09 Marc Vanden Bempt stelt aan ons voor: "De hongaarse Geest verklaard door middel van hun volksliederen". Hijzelf voegt eraan toe: "Nu ja, het gaat niet over een buitennatuurlijk fenomeen, zoals de hoofdletter van Geest suggereert.Ik zal enkele eigenschappen van de denkwijze van hongaren verklaren. Men kan zich baseren op de geschiedenis, wat al veel verklaart. Ik verkies een ander uitgangspunt: de populaire hedendaagse muziek, de popmuziek (dus niet de folkloristische volksmuziek...) . Verwacht je aan een muziek-avond in een onverstaanbare taal, maar ... ik zal op papier de vertalingen uitdelen." 2/10 Evi Van Hamme geeft voordracht over "Sikhs". De religie, de gemeenschap en hun gewoonten en levensstijl zijn nauwlijks gekend bij ons. Meestal denken we slechts aan hun tulband wanneer we hun naam horen. Evi verdiepte zich in hun gemeenschap en zal zonder twijfel een interessant beeld over hun geestelijk en praktisch leven kunnen schetsen. 9/10 Je kan de film "Nynke" komen bekijken. Klaas Dijkstra vertaalde de hele film in het Esperanto. Het betreft een historisch drama, avondvullend, dus kom best op tijd om de draad niet te missen. 16/10 Eddy Van den Bosch leidt een amusante en leerrijke quiz met de naam RISKO, een bekend on-line spel op het internet, meer bepaald in de webstek EDUKADO.NET. Speel mee en win een verrassende prijs. 23/10 Martin Ptasinski: Wanneer is taal een taal ? bijvoorbeeld: Is Waals een dialect of een taal ? 30/10 poëzie-avond 6/11 pompoen-avond georganiseerd door Nicky Janssen 13/11 wenskaarten : hoe kan men ze zelf maken ? Leontine Janssens 20/11 Bernard Regis Larue stelt de nanoplaneten aan ons voor 27/11 Lydia Buyst over : kunstige beelden en uitleg over het Universala Kongreso en de stad Rijsel (Lille) gevolgd door een gitaarconcert van Pjotr De Mulder 4/12 open bestuursvergadering 11/12 Nicky Janssen: hoe kan je verhalen heel interessant vertellen ? 13/12 zondag is er het kinderfeest vanaf 14u tot 17u in onze vergaderzaal 18/12 Zamenhoffeest vanaf 19u met een feestmaaltijd 25/12 vergaderzaal gesloten |